Evangelischer Bund

La Evangelischer Bund (tradukite: Asocio evangelia) fonditis en 1886 en Erfurto.

Memorigtabulo ĉe la domo, kie iĝis la fondiĝo, en Erfurto, Predigerstraße nr 10.
La tuta domo kun la tabulo.

Ĝi ankoraŭ hodiaŭ estas inter la pli grandaj protestantaj asocioj en Germanio. Ĝi estas interkonfesia kaj ekumena organizo ene de la Evangelia Eklezio en Germanio kaj gvidas i.a. la Instituton konfesiologian (Konfessionskundliches Institut) en Bensheim en suda Heslando.

Fono socia-historia redakti

Pro la fondo de la Germana Imperiestra Regno en 1871, la protestanta Eklezio iĝis la plej granda en la nova germana nacia ŝtato.

Intime ligite al la diversaj monarkoj ene de la ŝato - kiuj samtempe estis la estroj de la diversaj landaj eklezioj - multaj protestantoj konservis konservemam-nacieman mondvision. Kune kun la ŝtataj elituloj ĉirkaŭ Otto von Bismarck oni ekbatalis kontraŭ la t.n. "malamikoj" de la Regno, nome la socialdemokratoj kaj la katolikoj.

La persekutoj dum la 1870-aj kaj 1880-aj jaroj inverse plifortigis la papan influon! Tiel la protestantoj ŝerĉis novajn unuiĝojn por konfrontiĝi al tiu ofte imagita defio pli efike.

Historio de la fondiĝo redakti

En tia historia kunteksto fondiĝis en 1886 la "Asocio evangelia", por malhelpi troan dividon de la protestantoj laŭ iliaj landaj eklezioj kaj igi ilin pli fortaj kontraŭ katolikoj kaj socialdemokratoj.

La plej grava personeco estis la ĉefministro de la provinco de Saksio, Wilko Levin grafo de Wintzingerode-Bodenstein, kiu estris la asocion ĝis 1907. La en Erfurto antaŭe farita programo kondukis al la fondiĝalvoko en la 15-a de januaro 1887. Krom la politika katolikismo venkotis ankaŭ la kreskanta indiferenteco ĉe multaj koncerne religion kaj la materialismo. Subito ne nur la socialdemokratio estis ekminacantaj sed ankaŭ ĝenerale pli liberala pensmaniero de la tuta socio!

Tiu plej grava protestanta asocio (kiu ĝis 1914 havis 500.000 membrojn!) fonditis en la 5-a de oktobro 1886 en Erfurto. En 1926 oni muntis memortabulon en la domo Predigerstraße nr. 10. Tiam tie troviĝis la hotelo Steininger. Engaĝiĝis en Erfurto precipe la prusa registaroficisto kaj estro de la historia asocio Wilhelm von Tettau, prezidanto Rudolphi de la Kirko de la predikantoj kaj la pastora moŝto Bärwinkel. Estis elektita Erfurto kiel asocisidejo ankaŭ pro la bona situo meze de la Regno kaj la Partikongreso de la socialdemokratoj en 1891. Krome decidiga estis sendube la fakto, ke Martin Luther estis estinta studento kaj monaĥo en la urbo.

Dum pluraj jaroj estis ĝia ĝenerala sekretario Peter Bräunlich.

Literaturo redakti

  • Walter Fleischmann-Bisten/Heiner Grote: Protestanten auf dem Wege, Bensheimer Hefte 65, Göttingen 1986: Vandenhoeck & Ruprecht, ISBN 3-525-87151-1
  • Walter Fleischmann-Bisten: Der Evangelische Bund in der Weimarer Republik und im sog. Dritten Reich, Frankfurt am Main et al. 1989: Lang, ISBN 3-8204-8687-9
  • Walter Fleischmann-Bisten: ... zu einer eigenen kleinen Akademie herangewachsen. Das Konfessionskundliche Institut als Modell theologischer Forschung für die kirchliche Praxis, en: Jörg Haustein/Harry Oelke (eld.): Reformation und Katholizismus. Festschrift für Gottfried Maron, Hannover 2003, 469-513
  • Gottfried Maron (eld.): Evangelisch und Ökumenisch. Beiträge zum 100-jährigen Bestehen des Evangelischen Bundes, Göttingen 1986: Vandenhoeck & Ruprecht, ISBN 3-525-56528-3
  • Armin Müller-Dreier: Konfession in Politik, Gesellschaft und Kultur des Kaiserreichs. Der Evangelische Bund 1886-1914, Gütersloh 1998: Chr. Kaiser/Gütersloher Verlagshaus, ISBN 3-579-02606-2
  • Karl-Reinhart Trauner/Bernd Zimmermann (eld.): 100 Jahre Evangelischer Bund in Österreich, Bensheimer Hefte 100, Göttingen 2003: Vandenhoeck & Ruprecht, ISBN 3-525-87191-0

Eksteraj ligiloj redakti