Exequiel Palacios
argentina futbalisto
Exequiel Palacios estas argentina futbalisto. Li naskiĝis la 5-an de oktobro 1998 en Famaillá, provinco Tukumano, do nun estas 26-jara. Post profesia futbalado jam ekde la jaro 2015, ekde 2020 li membras en la unua vira teamo de la germania klubo Bayer Leverkusen. Krome ekde la jaro 2018 li estas membro de la vira argentina nacia teamo de futbalo, post pluraj adeleskaj kaj junaj plenkreskaj jaroj ekde 2015 en naciaj teamoj de sub-17- kaj sub-20-jaruloj. En 2021 li kun la regula nacia teamo venkis la amerikan pokalon Copa América. Jaron poste, kadre de la nacia teamo li partoprenis en la Futbala Mondpokalo 2022 kaj kun la teamo same venkis la turniron. Matĉe li en la nacia teamo de 2018 rekoneblis per la numero "14".
Exequiel Palacios | |
---|---|
en julio 2022 en la teamo de Bayer Leverkusen | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de oktobro 1998 (26-jaraĝa) en Famaillá, provinco Tukumano, Argentino |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Argentino |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |