Lockheed F-104 Starfighter

(Alidirektita el F-104)

La Lockheed F-104 Starfighter (F-104) estas usona ĉasaviadilo.

Lockheed
F-104 Starfighter
Tipo: Ĉasaviadilo
Fabrikanto: Lockheed (Nuna Lockheed Martin)
Unua flugo: 17-an de februaro 1956
Enkonduko: 20-an de februaro 1958
Produktperiodo: 1956-1975
Produktkvanto: 2 578
vdr

Historio redakti

En decembro 1951, ĉefinĝeniero de Lockheed, Kelly Johnson vizitis Koreion, kaj demandis al pilotoj kion oni bezonas por iliaj aviadiloj. Pilotoj petis malgrandan kaj simplan ĉasaviadilon kun bona rendimento.[1] Post la reveno el Koreio, li komencis desegnaĵon de nova ĉasaviadilo. Por flugi pli ol supersona rapido, Johnson uzis novan jetmotoron, General Electric J79. En novembro 1952, Lockheed prezentis novan aviadilon XF-104 al Aerarmeo, en 1954 XF-104 flugis en rapido maĥo 4.[2] Usona Aerarmeo akceptis F-104 en 1955 por posteulo de F-100 Super Sabre. En bazo de XF-104, YF-104 flugis la 17-an de februaro 1956. Poste YF-104 modifiĝis, inkluzive de aerframa plifortigo aldono de vertikala direktalo. La unua F-104 estis komencita servon en 83-a ĉasaviadila flugilo la 28-an de januaro 1958.

La unua venko de F-104 okazis en 1967: Kvar F-104G de Tajvana aerarmeo kunfrontis kun 8 MiG-19 de Ĉina Popola Aerarmeo sur Ĝinmen. Dum la konflikto, du F-104G interkaptis du MiG-19. Poste tiu interkapto estis rekonata kiel unua venko de F-104 en aerbatalo. F-104 ankaŭ partoprenis en Vjetnama milito, sed ne batalis kun kontraŭulaj ĉasaviadiloj.

En 1970-jaroj, novaj ĉasaviadiloj kiel F-16 anstataŭis F-104. Itala aerarmeo uzis F-104 ĝis 2004.

Operaciado redakti

Teknike, F-104 havis maksimuman rapidecon pli ol tiu supersona, tamen pro malalta stabileco, F-104 havis multajn problemojn dum la operaciado.

Germana Aerarmeo perdis 110 pilotojn en F-104. La ĉefa kialo estis ke la Germana Aerarmeo operaciis ĝin kiel ĉasbombaviadilon, tamen F-104 estis dezajnita kiel altrapida interkapta ĉasaviadilo, kiu flugas en alta alteco. Ĉar ĝi flugas en malalta alteco kun multaj ekipaĵoj, akcidentoj de F-104 plioftiĝis ĝis mezo de la 1960-jaroj. En 1967, nova inspektoro de Germana Aerarmeo, Johannes Steinhoff ordonis haltigon de la operado de F-104 ĝis ĝi laŭos al la sekurecaj postuloj. Post la modifo, akcidentoj malplioftiĝis sed ankoraŭ restis struktura problemo. En 1966, la germana ĵurnalo, Der Spiegel en sia raportaĵo pri la funkciado de ĉasaviadiloj demandis kial la Germana aerarmeo nuligis planitan aĉeton de Mirage.[3] Kune kun suspektoj pri korupto, la teknikaj problemoj de F-104 kaj alta perdo de pilotoj estis nomitaj la "Starfighter-aferoj".

Specifaĵo (F-104G)[4] redakti

  • Longo: 54ft 8in (16.66 m)
  • Alto: 13ft 6in (4.11 m)
  • Enverguro: 21ft 9in (6.63 m)
  • Maks. rapido: Maĥo 2.0 (1,528 mph, 2,459 km/h)
  • Povejo: Unu General Electric J79 jetmotoro

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti