János Fiala

(Alidirektita el FIALA János)

Fiala János [fiala ja’noŝ] (naskiĝis en Temesvár la 26-an de januaro 1822, mortis en San Francisco la 8-an de decembro 1911) estis hungara liberecbatalanto.

Fiala János (1822-1911)

Li studis en militista lernejo de Graz, en 1848 iĝis hungara oficiro, kapitano, pli poste kolonelo en suda ĉefstabo de generalo Vetter. Post malvenko de la hungara liberecbatalo, li fuĝis, elmigris kun Kossuth al Turkio, kie li iĝis adjutanto de Bern. Poste li veturis al Francio, kiun li forlasis post ŝtatrenverso de Napoleono la 3-a. Li elmigris al Usono, Sankta Luizo, kie li laboris kiel fervoja inĝeniero. Li skizis unuafoje grandan mapon pri Missouri. Li partoprenis ankaŭ en la usona Enlanda Milito en flanko de la nordanoj. Pli poste li setlis en Kalifornio, Alameda. Li skribis artikolojn en usonaj kaj hungaraj gazetoj (Hazánk, 1889 (Nia Patrujo)) pri la hungara liberecbatalo. Li fondis en San Francisco Hungaran Kunulan kaj Reciprokan Helporganizaĵon. Lian fratinon edzinigis Frigyes Pesty, hungara historiisto.

Literaturo: E. Vasváry: Lincoln's Hungarian Heroes Washington, 1939