La faĥitoj estas unu el la plej tradiciaj kaj popularaj pladoj de la teksas-meksika kuirarto kaj de la nordo de Meksiko. Ĝi tradicie konsistas el rostita viando kaj tranĉita strie, servata sur tortiljo el maizfaruno aŭ tritik-faruno. Origine la faĥitoj ellaboriĝis nur el bovoviando sed nuntempe ĝi ankaŭ fariĝas el kokidaĵo, porkaĵo, salikokoj kaj eĉ veganaj alternativoj. La plej popularaj spicoj uzataj por akompani la faĥitojn estas acidkremo, la gvakamolo, kokbeko, fromaĝo kaj tomato.

Faĥito el kokidaĵo.