Kokbeko
Kokbeko (hispane: "Pico de gallo") estas salato el la Meksika kuirarto. Ĝi estas miksaĵo de tranĉitaj tomatoj, verdaj dolĉaj kapsikoj kaj cepoj. Ofte oni gustigas la saŭcon per ĥalapenjokapsikoj aŭ serano-kapsikoj kaj limeosuko. La manĝaĵo, alie ol la nomo supozigas, ne enhavas kokaĵon.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/be/Salsa_mexicana.jpg/260px-Salsa_mexicana.jpg)
La ingrediëncoj havas la samajn kolorojn kiel la flago de Meksiko.
Kelkfoje oni aldonas koriandron, avokadon, kukumon aŭ rafanetojn