Faŭno (mitologio)
mita hibrido de homo kaj kapro

Faŭno estas kapropieda kampara diaĵo en la romia mitologio. Faŭnoj havas vir-similan aspekton, sed piedojn de kapro kaj fruntajn kornetojn.
Faŭno | |
---|---|
![]() | |
mitologia estaĵo | |
Informoj | |
Eble sama | satiruso |
Sekso | virseksa organismo |
Infanoj | Latino |
Je iu tempo faŭnoj estis identigitaj kun la simil-karakteraj helenaj satirusoj.
Laŭ Francisko Azorín Faŭno estas Mita kampara duondio, ikonografie reprezentita per gaja junulo kun oreloj, kornoj k. foje gamboj kaprosimilaj.[1] Kaj li indikas etimologion el la latina Faunus.[2]
Notoj
redakti- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 72.
- ↑ Azorín, samloke.