Facchini

Facchini [FaKIni] (oficiale Facchini S.A. portugale) estas brazila kompanio kun sidejo en Votuporanga, subŝtato San-Paŭlo, disvolvanta, fabrikanta kaj distribuanta kompletan serion de produktoj por plej multaj kamionaj transportaj segmentoj.

Facchini
Jura formo Privata industria firmao
Fondita en 1950
Sidejo Votuporango

Flago-de-Brazilo.svg Brazilo

TTT www.facchini.com.br
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Euclides Facchini (1923-2020), iama ĉarpentisto de Estrada de Ferro Araraquara (EFA), en 1950 fondis la kompanion, kiu portas la familian nomon kaj komencis produktante ĉarojn. Nur la sekvan jaron konstruiĝis la unua ligna karoserio por kamiono. Nuntempe la komando de Facchini restas en la manoj de liaj filoj kaj nepoj, kaj ne ekzistas ekstera investanto.

En 70-jara historio la malgranda magazeno de 120 m² kreskis al grandisdustrio de dek fabrikoj kaj 29 distribuistoj tra Brazilo. Krome Facchini eksportas al naŭ landoj en Latin-Ameriko kaj Afriko.

[1] [2]

ReferencojRedakti

  1. Raporto sur la retejo Exame portugale
  2. Raporto sur la retejo CETCESP portugale

Vidu ankaŭRedakti

Kamiono

Eksteraj ligilojRedakti

Oficiala retejo de Facchini portugale