Fady Joudah
Fady Joudah (naskiĝis en 1971 en Austin) estas palestina-usona poeto, tradukisto kaj kuracisto. Li estas la 2007 gajninto de la Yale Serio de Pli Juna Poeta Konkurso por lia kolekto de poemoj La Tero en la Subtegmento.[1]
Fady Joudah | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1971 (53-jaraĝa) en Aŭstino |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | kuracisto • poeto • tradukisto |
Joudah estis kune kun siaj gepatroj palestinaj rifuĝintoj kaj kreskis en Libio kaj Sauda Arabio. Li revenis al Usono por studi kaj iĝis kuracisto, unue ĉeestanta la Universitaton de Georgio en Ateno kaj poste la Medical College of Georgia, antaŭ ol kompletigi lian kuracistan trejnadon ĉe la Universitato de Teksaso en Aŭstin. Li ankaŭ volontulis eksterlande ĉe la homama neregistara organizaĵo Kuracistoj sen landlimoj.[2]
Verkaro redakti
- (2008) The Earth in the Attic. Yale University Press. ISBN 978-0-300-13431-5.
- (2013) Alight (Copper Canyon Press.
- Contributor to A New Divan: A Lyrical Dialogue between East and West. Gingko Library, ISBN 9781909942554
- (2021) Tethered to Stars (Milkweed Editions.
Traduko al Esperanto redakti
Aperis en Esperanto poemo lia: "Abundo"[3]
Tradukoj redakti
En 2006, li eldonis The Butterfly's Burden (La Ŝarĝon de la Papilio), kolekto de lastatempaj poemoj de lapalestina poeto Mahmoud Darwish tradukita el la araba al la angla kaj kiu estis finalisto por la premio PEN 2008 por poezio en tradukado de PEN Usono, unu el la multaj premioj PEN, kiujn sponzoras PEN Internacia)[4].
(2007) Mahmoud Darwish. The Butterfly's Burden. Tradukis: Fady Joudah. Copper Canyon Press. ISBN 978-1-55659-241-6.
(2007) Mahmoud Darwish. The Silence That Remains. Tradukisto: Fady Joudah. Copper Canyon Press. ISBN 978-1-55659-514-1.
(2009) Mahmoud Darwish. If I were another. Tradukisto: Fady Joudah. Macmillan. ISBN 978-0-374-17429-3.
Referencoj redakti
- ↑ (en) Fritz Lanham, "Palestinian-American doctor turns suffering into song". The Houston Chronicle, la 13-an de aprilo 2008.
- ↑ (en) "Fady Joudah: Doctor and poet". Institute for Middle East Understanding. Arkivita de la originalo, la 30-an de septembro 2011.
- ↑ (eo) Ionel Onet, Abundo, La Kancerklinko, n-ro 185, p.27, marto 2023
- ↑ (en) "Fady Joudah". Poetry Foundation, la 23-an de decembro 2020.