Fajsal bin Abdulaziz

reĝo de Saud-Arabio (1964–1975)
(Alidirektita el Faisal bin Abdelaziz)

Fajsal bin Abdulaziz (Riado, 14-a de aprilo 1906 - 25-a de marto 1975), kies kompleta nomo estis Fajsal ibn Abd ul-Aziz Al Saud (arabe فيصل بن عبد العزيز آل سعود, Fajṣal ibn ʿAbd al-ʿAzīz Āl Saʿūd), estis reĝo de Saudarabio inter 1964 kaj 1975. Oni atribuis al li la reformon de la ekonomio de la lando, same kiel la aplikadon de interna politiko de modernigo kaj reformoj, dum por la ekstera politiko la tendenco estis al Tutislamismo, al Kontraŭkomunismo kaj al Kontraŭcionismo.[1][2] Li klopodis limigi la povon de la islamaj religiaj gravuloj de sia lando. Protestante kontraŭ la subteno kiun Israelo estis ricevinta el la landoj de Okcidento, li kondukis al nafto-embargo kiu rezultis en la Naftokrizo de 1973. Fajsal sukcese stabiligis la burokrataron de la regno, kaj lia regado havis gravan popularecon inter saudarabianoj, spite la faktojn ke liaj reformoj trafis kelkan polemikon. En 1975, li estis murdita de sia nevo Fajsal bin Musa'id.

Fajsal bin Abdulaziz
Persona informo
فيصل بن عبد العزيز آل سعود
Naskiĝo 14-an de aprilo 1905 (1905-04-14)
en Riado
Morto 25-an de marto 1975 (1975-03-25) (69-jaraĝa)
en Riado
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per pafvundo vd
Mortigita de Faisal bin Musaid vd
Tombo Al Oud cemetery vd
Religio islamo vd
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Sauda Arabio vd
Familio
Dinastio Sauda dinastio vd
Patro Abdul-Aziz bin Saud vd
Patrino Tarfah bint Abdullah Al Sheikh vd
Gefratoj Fahd bin Abdul-Aziz Al SaudĤalid bin Abdul-Aziz Al SaudSaud bin Abdul-Aziz Al SaudSalman bin Abdul-Aziz Al SaudAbdulah bin Abdul-Aziz Al Saud • Al Jawhara bint Abdulaziz Al Saud • Mamdoh bin Abdulaziz vd
Edz(in)o Iffat Al-Thunayan vd
Infanoj Mohammed bin Faisal Al Saud • Lolowah bint Faisal Al Saud • Turki bin Faisal Al Saud • Abdullah bin Faisal Al Saud • Khalid bin Faisal Al Saud • Saud bin Faisal bin Abdulaziz Al Saud • Haifa bint Faisal • Sara bint Faisal Al Saud • Saad bin Faisal Al Saud vd
Parencoj Abd Allah ibn Abd al-Latif Al al-alSheikh vd
Profesio
Okupo monarkopolitikistoŝtatreprezentantomilitisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La reĝo Fajsal kun Muammar Gadafi komence de la 1970-aj jaroj. Ambaŭ reprezentis tute malajn politikojn en la araba mondo.

Li estris la grupon de tradiciismaj monarkioj en la nomita Araba Malvarma Milito kontraŭ la bloko de progresemaj naciismaj arabaj landoj estritaj de Egiptio en la Araba Malvarma Milito.

Notoj redakti

  1. Faisal ibn Abd al Aziz ibn Saud. Encyclopedia of World Biography.
  2. King Faisal: Oil, Wealth and Power, Arkivigite je 2013-08-26 per la retarkivo Wayback Machine TIME Magazine, Aprilo, 1975.