Fakiro (arabe فقیر [fakir]‎, kiu signifas malriĉulo) estas sufiista, aŭ foje hinduista, asketo, ofte en Barato. Originale fakiro estis almozpetanta derviŝo sen propraj havaĵoj. La fakiro bezonas – en mistika senco – nur Dion. Oni opiniis ke la fakiroj estis sanktaj homoj.

Pri fakiroj ekzistas multaj stereotipaj ideoj. Oni pensis ke ili havas eksterordinarajn kapablecojn, ekzemple surardaĵa promeno. Ili ankoraŭ popularas kaj havas reputacion en la vilaĝaj hinduoj en interna Barato.

Konata estas la najlolito de la hindua fakiro, aperinta ofte en filmoj.

Imperiestro Jahangir ricevas petleteron de fakiro

Vidu ankaŭ redakti

 
La termino fakir oni ankaŭ povas uzi en la senco de publikstrata almozpetanto, kiu ŝantas sanktaj nomo kaj versoj. Fakir fariĝis ĝenerala urdua kaj hindia vorto por ‘almozpetanto’.