Falkenstein (Saksa Svislando)

Falkenstein estas izolita impona grejsroko en Elba Grejsmontaro vidalvide de la rokoformacio Schrammsteine, kiu atingas altecon de 378 metroj super la maro kaj de preskaŭ cent metroj super la ĉirkaŭaĵo..

Falkenstein kun panorama fono
Maldekstre Schrammsteine, fone Falkenstein

Ĝia supro estas alirebla nur de grimpistoj. Ili povas uzi 41 grimpovojojn (de diversaj gradoj de malfacileco), kiuj siavice ofertas variaĵojn. Entute ekzistas pli ol cent ebloj atingi la rokosupron.

En mezepoko ĝi estis uzata kiel signalstacio por rokoburgo sur "Neuer Wildenstein".

En la jaro 1451 Saksio transprenas la rokon el bohema posedo. Gimnastikistoj el Bad Schandau en 1864 unuafoje surgrimpis la rokon. Tiun okazaĵon oni rigardas naskohoro de la grimpado en Saksa Svislando.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.