Fan-subtekstaĵofan-subtekstita filmo (angle: funsub — mallongigo de fan-subtitled) estas versio de filmotelevida programo kun subtekstoj neoficiale tradukitaj de fanoj en alian lingvon ol la originala verko.

Ekzemplo de fan-subtekstaĵo.

Tiuj tradukitaj subtekstoj — fan-subtekstoj — estas rigardataj, kiel amatoraj, tamen ili estas vaste uzataj, precipe de spektantoj de animeo kie ili oftas[1]. Estas eĉ tiuj, kiuj preferas ilin anstataŭ oficialaj subtekstoj kaj voĉtradukoj.

Kondutkodo redakti

La fan-subtekst(aĵ)ojn oni distribuis senpage, kutime per interreto. Distribuo de fan-subtekst(aĵ)oj estas atenco de leĝoj pri kopirajto en plejparto de landoj. Kutime kopirajt-posedantoj ne persekutas distribuantojn de fan-subtekst(aĵ)oj, se ili ĉesas distribuadon post apero de oficiala traduko[2]. Tamen vidado de fan-subtekstaĵoj estas temoj de multaj disputoj.

Referencoj redakti

  1. (en) "Fansubs". Animenewsnetwork.com.
  2. (en) A New Ethical Code for Digital Fansubbing, Anime News Network, la 8-an de junio 2003

Vidu ankaŭ redakti