Fandub (male al Fansub) estas kopio de fremdlingva filmo aŭ televidserio (kutime animeo), kies originala sonbendo estis anstataŭigita per amatora sinkroniga (samtempiga) dublado, farita fare de fanoj (kutime en malsama lingvo). Unu ela la ĉefaj uzoj de la fandub estas parodia dublado.

Gvidlinioj redakti

Kaj fansub kaj fandub konsideras la sekvajn gvidliniojn:

  • La materialo devas esti tute senpaga por uzantoj. Ĝi ne povas esti vendita, ĉar tio povas konduki al jura agado de la originaj aŭtoroj de koncerna materialo.
  • Bonkvalito devas esti konservita kaj en la traduko de la fragmento kaj en la dublado por faciligi la komprenon de la dialogoj.
  • Oni devas doni krediton al la aŭtoroj kaj, se necese, oni devas akiri rajtigon de la aŭtoroj por la disvolviĝo kaj dissendo de la materialo.

Diferenco inter Fandub kaj Fansub redakti

Pro la kvanto de teknikaj detaloj necesaj por krei la novan sonbendon de speciala serio/filmo, krei epizodon de fandub estas pluraj niveloj pli malfacila ol krei la samon de Fansub. Aldone al traduko kaj tempigo, Fandub-antoj ankaŭ devas konsideri la kvaliton de la dublado kaj la laboro implikita en produktado de la epizodo. Aliaj aferoj, kiujn oni devas konsideri:

  • Ĝustigante la voĉon al la movado de la lipoj (angle Lips Sync)
  • fona muziko
  • Sonefektoj
  • Brurezista loko por registri

Kopirajto redakti

La kopirajtoj kiuj validas por Fandub-epizodo estas tre similaj al tiuj kiuj validas por Fansub-epizodo, krom la fakto ke ekzistas diferenco en la grandeco de la fenomeno. Estas iuj, kiuj ne konsentas kun ĉi tiu aserto, kaj asertas, ke la celo de la fandub ne estas distribuo al fanoj (malkiel en fansub, kies celo ja estas distribuo fare de la fanoj al la fanoj). Fakte, iuj toraj retejoj tute ne permesas al fandubaĵo esti alŝutita al sia retejo.

En Esperanto redakti

Sleepy HollowLa Legendo de la Senkapa rajdanto kaj la legendo The Adventures of Ichabod and Mr. Toad estas rakontata en animacia versio kantata (fandub) kaj subtekstigata (fansub) en Esperanto fare de Mikaelo Kastro [1].

Referencoj redakti

  1. La senkapa rajdanto | Sleepy Hollow | Fandub Esperanto En Jutubo. Alirita la 29an de Oktobro 2023, taŭge ĝuste antaŭ Haloven'.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti