Farunmilito

La Farunmilito (laŭ esprimo tiutempa, retenita de la historiografio) estis tajdo de ribeloj okazintaj inter aprilo kaj majo 1775 en la nordaj, orientaj kaj okcidentaj regionoj de la Reĝlando Francio. Ĝi estis okazigita de pliigo de la prezoj de la greno kaj, konsekvence, de pano pro malbonaj rikoltoj de la someroj de 1773 kaj 1774. Tiu ribelo speciale granda estis markita per la kontrolo de la prezo de la tritiko (antaŭ la reveno de la abundo) kaj per la interveno de la soldataro, ĉio tio kiel antaŭaĵo de la Franca revolucio kiu okazis malmultajn jarojn poste.

Pere de tiuj ribeloj, montriĝis la socia kaj politika krizoj de la Antikva Reĝimo. Tiele, tiuj okazaĵoj povas esti komprenitaj kiel reago kontraŭ la edikto de Turgot, kiu establis la liberigon de la komerco de grajnoj, dekretita la 19an de decembro 1774. Fakte, tiu liberigo aspektos kontraŭa al la «morala ekonomio», tio estis rompo rilate al la principo kiu postulis de la reĝo, ke tiu zorgu por la sekureco de siaj subuloj kaj por la provizado de nutroproduktoj.