Feino Morgane

Feino Morgane (aŭ Morgan le Fey) estas sorĉistino en la legendoj pri Reĝo Arturo.

Feino Morgane
Morgan le Fay, de Anthony Frederick Sandys (1829 - 1904)
Morgan le Fay, de Anthony Frederick Sandys (1829 - 1904)
feo • legenda figuro
Verko Artura legendo
Informoj
Eble sama Morgan Le Fay
Sekso ina
Patro Gorlois
Patrino Igraine
Gefratoj Élaine • MorgauseReĝo Arturo
Edzo/Edzino Uriens
Kunulo Accolon
Infanoj Ywain
Malamikoj Merlin
vdr

Ŝia nomo sugestas ke komence ŝi estis feino, ne homo. En la Artura literaturo ŝi ĝenerale estis la filino de Igraine kaj ŝia unua edzo Gorlois, Duko de Kornvalo. Ŝi estis la fratino de Morgause kaj Elaine, kaj la duon-fratino de Arturo. Laŭ Thomas Malory Morgane edziniĝis al Urien, reĝo de landoj en norda Britio: tamen iliaj rilatoj ne glatis kaj ŝi ĝuis multajn am-aferojn. Morgane kaj Urien havis filon, Ywain. Ŝi studis la magion, kaj komplotis kontraŭ Reĝino Ginevra. Malsukcese ŝi klopodis delogi Lanceloton. Ŝi penis malkaŝi la am-rilatojn de Ginevra kaj Lanceloto.

Pro ŝiaj persvadoj, ŝia amanto Accolon provis ŝteli Ekskaliburon por uzi ĝin en unuopa batalo kontraŭ Arturo. Accolon ne sukcesis, kaj, laŭ kelkaj verkistoj, la kolera Morgane forprenis la ingon de Excalibur kaj ĵetis ĝin en lagon.

Tamen fine ŝi amikiĝis al Arturo, kaj post lia morto ŝi estis inter la kvar sorĉistinoj kiuj portis lian korpon al Avalon.

Speco de miraĝo, "Fata Morgana", nomiĝas laŭ Morgane.