Felix Navarro Clemente

Félix NAVARRO CLEMENTE (1908- julio 1999) estis delegito de UEA pri edukado en Valencio (Hispanio) kaj aŭtoro de Curso práctico elemental de Esperanto (1987).

Citaĵo
 Laŭ la titolo, jen praktika elementa kurso de Esperanto. Ĝi precipe estas

instrumetodo por infanoj, junuloj kaj ordinaraj personoj ne studentaj, tamen kompleta lernolibro.

Niaj hispanaj lernolibroj de Esperanto aŭ estas nur skizaj aŭ se kompletaj nur adekvataj por universitatanoj. La lernolibro de Félix Navarro, kvankam elementa, havas multajn ekzercojn, klarigajn desegnojn, proverbojn kaj eĉ spritaĵojn. Aldone ĝi enhavas Grafikan Didaktikan Vortaron kun ilustritaj vortludoj kaj pliajn ekzercojn tre adekvatajn por memorigi vortojn kaj konstruadi frazojn. La aŭtoro de tiu vortaro estas Francisco Año. Krome estas apendicaj tekstoj de Fernando de Diego, Juan C. Ruiz, Gian Carlo Fighiera kaj Juan A. Giménez pri Esperanto kaj Esperantismo, kaj mallonga historio de la Esperanto-Movado en nia lando kaj aparte en la urbo Valencio. Entute la verko estas moderna lernolibro por komencantoj, certe tute nova metodo aparta de ofta rutino. 
— G.M.E. Boletín n291 (jul 1989)

Referencoj

redakti