La fenestra imposto (aŭ fenestroimposto) estis tipo de la domimposto, ĉe kiu la fenestro estis la kalkula unuo. Tiu nova elpensita imposto aperis en Anglio – post ĉesigo de la fumimposto, en 1696, en Britio. Oni ĉesigis ĝin en 1851, kaj anstataŭis ĝin per loĝeja imposto.

Domo en Portland Street, Southampton, kun brikitaj spacoj anstataŭ fenestroj

La fenestra imposto enspezis multan monon en la britajn monrezervojn dum tre longa tempo. Kvankam la ekonomia krizo de la fino de la 17-a jarcento estis solvita, dum 155 jaroj la polemika imposto restis nerompita, konstante ĝisdatigita kaj rafinita en la metodoj de kalkulado kaj kolektado. Sed ne nur la imposto estis perfektigita, sed ankaŭ la metodoj eviti pagon. Ekzemple homoj brikis la fenestrojn de siaj hejmoj, kaj remalfermis ilin post kiam la ŝtataj inspektistoj preterpasis. Fenestroj ankaŭ fariĝis statusa simbolo. Kvankam malriĉaj homoj konstruis siajn hejmojn, kaj precipe siajn fenestrojn, por ke ili devu pagi kiel eble plej malmulte, tamen la riĉuloj en la socio rigardis la kapablon pagi la imposton kiel signon de sia riĉeco kaj konstruis domojn kun grandegaj fenestroj.

La imposto ankaŭ havis sanajn kaj arkitekturajn implicojn. Jam en la 1830-aj jaroj ekaperis pamfletoj, kiuj kondamnis la imposton pro tio, ke ĝi malebligis taŭgan ventoladon kaj sunlumon de la hejmoj de la loĝantoj de la reĝlando. Zorgoj pri la sanaj konsekvencoj de manko de ventolado kaj sunlumo daŭre kreskis kune kun la efikoj de urbanizado kaj industriiĝo akompanintaj la industria revolucio. Tiel kondukante al situacio, ke tra la jaroj arkitektoj provis pritrakti taŭgaj solvojn konstruante kvartalojn kaj hejmojn, kie loĝis malriĉuloj. Iam maldiafanaj fenestroj aŭ "fenestra preparo" fariĝis io sufiĉe ofta.

La imposto estis finfine aboliciita en 1851, sed ĝiaj efikoj videblas ĝis hodiaŭ. Imitaĵoj pri brita konstruaĵoj de tiuj 155 malhelaj jaroj prezentas maldiafanajn brikajn fenestrojn pro iu aŭ alia kialo, kaj eĉ la originon de la angla frazo "tagluma rabo" (Day light robbery) probable aludas, laŭvorte, al la fenestra imposto, kiu rabis la taglumon de la britoj.

Simila imposto estis konata en Francio kiel fenestra kaj porda imposto (1798 – ĉ. 1900), kaj ankaŭ en Nederlando.