Ferdinand Hartwich
Ferdinand HARTWICH (hartviĥ), naskiĝis en 1864, mortis en la 26-a de oktobro 1926, estis aŭstrogermana inĝeniero kaj pioniro de Esperanto.
Jam en 1907 Hartwich estis vicprezidanto de UEU en Wien. Li enkondukis Esperanto-kursojn ĉe blinduloj kaj verkis vortaron por ili en Braille-skribo (1904) surbaze de la vortaro Esperanto-Germana de Hermann Jürgensen (1904).
Hartwich gvidis por la aktoroj de la "Burgtheater" kurson por ebligi la prezentadon de "La Malŝparumo" (Der Verschwender, 1834) de Ferdinand Raimund dum la 16a UK en Vieno. Li gvidis la unuan radio-kurson ĉe Radio-Wien kaj tradukis de Raimund, Ludwig Ganghofer k.a.