Ferenc Bernáth [bernAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bernáth Ferenc, ukraine Ференц Бернат estas ukrainia hungara gitaristo, komponisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto.

Ferenc Bernáth
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1980 (1980-11-30) (43-jaraĝa)
en Ĉop
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo komponisto • klasika gitaristo • muzikologo
vdr

Ferenc Bernáth [1] naskiĝis en 1981 en Ĉop (Ukrainio).

Biografio redakti

Ferenc Bernáth apartenis al la hungara minoritato en Ukrainio. Li frekventis muziklernejon en sia naskiĝurbo, kie komence li pianadis, poste gitaradis. Inter 1996-2000 li daŭris la lernadon en arta mezlernejo en Uĵhorodo, pli poste inter 2001-2007 en Artscienca Universitato de Ĥarkivo. Post la diplomo en 2007 li translokiĝis al Budapeŝto kaj ekinstruis en muzika mezlernejo, poste ekde 2012 en muzika pedagogia altlernejo. En 2015 li fondis la plej grandan gitaran orkestron de la mondo. Li ricevis ukrainiajn kaj hungarajn premiojn inter 2012 – 2018. Lia repertuaro konsistas el klasika, popola, flamenka, distra kaj ĵaza gitarludoj sola aŭ kun pluraj instrumentoj.

Elektitaj koncertoj redakti

  • Internacia Gitara Festivalo de Esztergom 2001
  • Internacia Festivalo de Opero en Miskolc 2008
  • Internacia Gitara Festivalo en Kievo 2013

Fontoj redakti

Referencoj redakti