Ferenc Deák (juĝisto)

Ferenc Deák (konata ankaŭ Ferenc Deák (pli aĝa)), laŭ hungarlingve kutima nomordo Deák Ferenc estis hungara juĝisto, nobela juĝisto, bienulo. Lia nobela antaŭnomo estis kehidai, liaj plej konataj filoj estis la samnoma Ferenc Deák kaj Antal Deák.

Ferenc Deák
Ferenc Deák (juĝisto)
Ferenc Deák (juĝisto)
Persona informo
Naskiĝo 15-an de junio 1761 (1761-06-15)
en Kehidakustány
Morto 25-an de januaro 1808 (1808-01-25) (46-jaraĝa)
en Kehidakustány
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Gábor Deák
Patrino Hertelendy Anna
Frat(in)o József Deák
Edz(in)o Erzsébet Sibrik
Infanoj Antal DeákFerenc Deák
Okupo
Okupo juĝisto • oficisto
vdr

Ferenc Deák[1] naskiĝis la 15-an de junio 1761 en Kehida, li mortis la 25-an de januaro 1808 en Kehida.

Biografio redakti

Ferenc Deák akiris juran diplomon, poste ĝismorte li servis en la ŝtata administracio. Li havis enspezojn ankaŭ de la familia bieno. Inter 1784-1786 li estis nobela subjuĝisto en Zalaegerszeg, inter 1790-1791 nobela ĉefjuĝisto en alia loko, fine li estis juĝisto en ĉefjuĝejo de Zala (reĝa departemento). Intertempe en 1788 li edziĝis, lia edzino naskis 7 gefilojn, sed ŝi mortis en 1803 pro la lasta nasko.

Fontoj redakti

Referencoj redakti