Ferenc Kósa (lingvisto)

KÓSA Ferenc (ko:ŝa) estas rumanuja hungara lingvisto, lingvohistoriisto naskita en Salonta la 23-an de decembro 1934. Li mortis la 3-an de decembro 2014 en Kluĵo.

Ferenc Kósa
Persona informo
Naskiĝo 23-an de decembro 1934 (1934-12-23)
en Salonta
Morto 3-an de decembro 2014 (2014-12-03) (79-jaraĝa)
en Kluĵo
Lingvoj rumana
Ŝtataneco Rumanio
Alma mater Universitato Bolyai de Kluĵo
Okupo
Okupo lingvisto
vdr

Biografio redakti

Ferenc Kósa studis la fakon pri hungara lingvo kaj literaturo en la Universitato Bolyai de Kluĵo (1958). Unu studjaron li instruis en Şimian. Ekde 1959 li estis adjunkto, de 1975 asistanto, de 1990 docento en la sama universitato. Lia esplorkampo estas la hungara lingvohistorio, hungara ortografihistorio, la sikula runhistorio. Li doktoriĝis en 1978. Li estis kunlaboranto de Erdélyi Magyar Szótörténeti Tár ekde ĝia la 3-a volumo (1982).

Verkoj redakti

  • Az edénykészítéshez használt fafajták elnevezései a fazekasmesterségben, studo NyIrK, 1965;
  • A dálnoki református templom és rovásfelirata, studo Korunk, 1981;
  • A székely rovásfeliratok nyelvtörténeti tanulságai, studo en Nyelvészeti tanulmányok (1983);
  • Apor Péter helyesírása és nyelvének hangállapota, disertacio, Bk., 1983.
  • Rovásírás a Kárpát-medencében, Szeged, 1992.

Fontoj redakti