Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

KAPCSÁNDI Ferenc [kapĉa:ndi] (naskiĝis en 1938) estas hungara esperantisto. Laŭprofesie li estas fervojisto, profesia instruisto de Esperanto.

En 1987 li ricevis la Honorsignon de HEA (Hungaria Esperanto-Asocio).
Pro fidela kaj seninterrompa membreco de pli ol 50 jaroj ĉe UEA.

Li estas esperantisto ekde 1960, kaj lernis Esperanton de Julio Baghy. De 1962 li estas la loka prezidanto de la Hungara Fervojista Esperanto-Unuiĝo. Li estis voluntulo en la Universalaj Kongresoj en Budapeŝto en 1966 kaj en 1983. Li estas de 1972 la gvidanto de la Juna Koro, nome Esperanto-metiejo en urbo Zalaegerszeg, Hungario. En la jaroj 1974, 1990, 2001 li organizis la Tutlandan Fervojistan Renkontiĝon, en 1978 la Junularan Esperantan Renkontiĝon (JER) en Zalaegerszeg. Dum la okdekaj jaroj plurfoje (en 1981, 1982, 1983, 1984) li organizis la urban fremdultrafikan programeron ŜER (Ŝohollara Esperanto-Renkontiĝo).

En 1987 Ferenc Kapcsándi estis invitita en la hungaran Parlamentejon, kaj ricevis la Honorsignon de HEA (Hungaria Esperanto-Asocio). En 1997 la postkongreson de KELI li organizis.

Li verkis kaj eldonis Esperantan poŝ-lernolibron, reklam-libreton pri Esperanto; kovertojn kun Esperanto-emblemo, esperant- kaj nacilingvaj surskriboj (en 13-lingvoj).

Li estas faka (fervojista) delegito de UEA. 2021. Universala Esperanto-Asocio per diplomo dankis al sinjoro Francisko Kapcsándi pro fidela kaj seninterrompa membreco de pli ol 50 jaroj ĉe UEA.

Eksteraj ligiloj redakti

  • Juna Koro Esperanto-metiejo Zalaegerszeg [1]
  • urbo Zalaegerszeg en Esperanto Zalaegerszeg