Juna Koro

Juna Koro estas neregistara esperantista organizaĵo en Zalaegerszeg, Hungario.

JUNA KORO
raportoj pri la agado de organizo
Dosiero:La kvin klubkronikoj kun la historio de Juna Koro 1972-2022.jpg
organizaĵo
panoramo de urbo Zalaegerszeg
Sidejo Zalaegerszeg
Tipo neregistara organizaĵo
Estr(ar)o La unua estro estis János Gaál.
Lingvoj

hungara , Esperanto

vdr

Historio redakti

En 1972 oni finkonstruis la Junularan kaj Pioniran Domon, en kiu oni organizis Esperanto-lingvokurson. La malnovaj esperantistoj kaj la novaj lernantoj samjare fondis novan Esperanto-klubon nomita Juna Koro. La unua prezidanto de la klubo estis János Gaál, kiu nuntempe en urbo Sárvár laboras por la Esperanto-celoj. Post kelkaj monatoj estis nova prezidanto de la klubo, Ferenc Kapcsándi, kiu gvidas ĝin ĝis nun (2024). Inter la unuaj lokaj lernantoj estis Pál Felső, kiu laboris en la gvidantaro de TEJO dum la UK en 1966. Poste li organizis radioelsendojn de la Hungara Radio en Esperanto el la urbo Pécs. Lia edzino Dr-ino Flóra Szabó estis ĉefsekretariino de Universala Esperanto Asocio en Roterdamo. Csaba Lendvay dum jaroj estis ĝenerala sekretario de TEJO dum la Meksika periodo. .

Dum kelkaj jaroj oni laboris en la Sindikata Domo. La esperantistaro kolektiĝis ĉiuvendrede, laborante diligente. En 1987 la Esperanto-centjariĝo donis multan okazon por festi. La klubanoj karavane veturis al IJK (Krakovo) kaj al UK (Varsovio). Ferenc Kapcsándi kaj György Ódor estis invititaj al la jubilea kunsido de HEA (Hungaria Esperanto-Asocio) en la Parlamentejo. Okaze de la centjariĝo de Esperanto oni faris grandan ekspozicion en la Junulara Domo, festante ankaŭ la dek kvinan naskiĝtagon de la klubo. En 1989 je la invito de la Fervojista Kulturdomo ili translokiĝis, kaj post unu jaro ili denove organizis la Tutlandan Fervojistan Esperanto-Renkontiĝon okaze de la centjara datreveno de la inaŭguro de la fervojlinio inter Boba kaj Csáktornya. Oni veturis kun 250 gastoj per nostalgia trajno al Lenti kaj inter Lendava kaj Csáktornya.

Kontraŭ la malfacilaĵoj de la 1990-aj jaroj la esperantistoj diligente laboris ĉefe por fervojaj celoj. 1997. En urbo Graz - (Aŭstrio) okazis la Ekumena Esperanto-Kongreso. Hejmenveturonte la partoprenantoj organizis postkongreson helpe de Juna Koro en Zalaegerszeg. Onin tre kore akceptis la lokaj religiaj organizaĵoj. La klubanoj eldonis specialan, poŝforman reklam-lernolibron kaj kovertojn kun Esperanto-logo, esperant- kaj nacilingvaj surskriboj. Oni partoprenis kunsidojn de Alp-Adria Asocio en Italio, Kroatio, Slovenio.

Ili prezentas hejmpaĝon en Esperanto kaj hungarlingve pri la urbo, Zalaegerszeg[1], kaj pri la klubo/asocio Juna Koro[2][3]. En 2010 aperis la Esperanto-lernolibro de klubano: Ódor, György: Eszperantó nyelvkönyv[4]

La asocio havis gastojn el Pollando, Germanio, Argentino, Sud-Koreio, Israelo, Sovetunio, Jugoslavio kaj ankaŭ el 20 diversaj landoj.

Aranĝaĵoj redakti

  • Oni aranĝis la Junularan Esperantan Renkontiĝon (JER) en Zalaegerszeg - 1978. Pli ol 200 junuloj kolektiĝis en la Junulara Domo kaj pli multaj partoprenis la demonstracion okaze de 1-a de majo.
  • Dum la 1980-aj jaroj plurfoje oni organizis propran fremdultrafikan programeron ŜER (Ŝohollara Esperanto-Renkontiĝo). Foje la tuta grupo biciklis al Varaždin (Kroatio).
  • La klubanoj partoprenis en la IFEF-Kongreso en urbo Pécs - 1995
  • En urbo Graz - (Aŭstrio) okazis la Ekumena Esperanto-Kongreso, poste postkongreso en Zalaegerszeg - 1997.
  • En la jaro 2000 oni intense helpis la laboron de la IFEF[5]-Kongreso en Budapeŝto. En 2001 denove oni organizis la Tutlandan Fervojistan Renkontiĝon en Zalaegerszeg. Speciala trajno veturis sur la novinaŭgurita fervojlinio al Slovenio, al Hodoŝ. Entuziasme oni helpis la organizan laboron de la IFEF-Kongreso okazinta en Sopron-Eisenstadt en la jaro 2004.
  • La klubano György Ódor reprezentis HEJ-n (Hungara Esperanto Junularo) en 1985, en Moskvo, okaze de la Monda Festivalo de Junularo kaj Studentaro.
  • En 2005 la klubanoj faris hejmpaĝojn en Esperanto kaj hungarlingve pri la urbo, Zalaegerszeg kaj pri la asocio Juna Koro.
  • En 2007 ili eldonis esperantlingvan turisman informilon pri la urbo.
  • En 2008 la klubanoj preparis 27 diversajn bildkartojn pri la urbo kun Esperantaj surskriboj, kaj hungar- kaj esperantlingvajn flugfoliojn pri la klubo.
  • En 2009 la asocio redaktis aktualan hungarlingvan flugfolion pri Esperanto.
  • Juna Koro aperigis en la jaro 2011 la hungarlingvan scienc-popularigan libreton Amit az eszperantóról tudni jó… (prezento de la lingvo Esperanto).
  • En 2012 ili eldonis satiran scenon de malnova klubano en dulingva (hungara – Esperanta) versio. Kovács Béla: A fogkefe – La dentobroso.
  • 2015 kaj 2016: Oni partoprenis kun internacia esperantista teamo en Bograĉfesto (Kaldronfesto) en Lendava, Slovenio.
  • 2015. La klubo/metiejo reeldonis la geometrian lernolibron de Prof. Dro. Cyrillo Vörös „Analitika Geometrio Absoluta”  (1912).
  • 2019. Laŭ proponoj de la klubanoj Ferenc Kapcsándi, Géza Felső, Béla Kovács, oni faris oficialan flugfolion ankaŭ en Esperanto al la 52-a Internacia Eŭkaristia Kongreso (Budapest, 13-20 septembro, 2020). {Pro la kronvirusa pandemio ĝi okazis nur en 2021.}
  • 2021. Universala Esperanto-Asocio per diplomo dankis al sinjoro Francisko Kapcsándi pro fidela kaj seninterrompa membreco de pli ol 50 jaroj ĉe UEA.
  • 2022. Juna Koro Esperanto-metiejo 50 jariĝis. Oni eldonis 250 paĝan libron pri la pasintaj 50 jaroj (1972-2022) de la klubo Juna Koro.

Zamenhof/Esperanto-objekto redakti

 
Historio de la 50-jara Juna Koro (1972-2022)

Bildaro redakti

Fontoj redakti

  • La klubo aperigis propran eldonaĵon kun titolo Eroj. Ĝin redaktis Béla Kovács. Aperis 17 numeroj, kiuj troveblas ankaŭ en la Esperanto-kolektaĵo de Károly Fajszi. Kovács Béla redaktis poste la revueton Literatura folio. Li loĝis en urbo Kaposvár, kaj eldonis la retan revueton Vesperto.
  • Oni eldonis duan kantareton kaj la 25 Juna Koro-anoj en Esperanto-uniformo kantis sur la scenejo de la kongreso (IJK Eringerfeld) el la kantareto. 1985.
  • György Ódor : Eszperantó nyelvkönyv - 2010 ISBN 978-963-08-0244-4

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj/referencoj redakti