Ferenc Váró
VÁRÓ Ferenc (va:ro:) estis hungara verkisto, tradukisto naskita en Haró la 1-an de majo 1851 kaj mortinta en Aiud la 27-an de aprilo 1924. Li estis la avo de poetino Éva Váró, B..
Ferenc Váró | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de majo 1851 en Hărău |
Morto | 27-an de aprilo 1924 (72-jaraĝa) en Aiud |
Ŝtataneco | Hungario |
Parencoj | Imre Révész (bopatro) |
Okupo | |
Okupo | tradukisto literaturhistoriisto verkisto |
Biografio
redaktiFerenc Váró pristudis filozofion kaj juron en Budapeŝto. En 1875 li akiris diplomon de instruisto kaj instruis literaturon en Székelyudvarhely, kie li estis inter 1885 kaj 1895 direktoro, pli poste en Nagyenyed, kie ekde 1899 ĝis 1906 li estis gvidanto de biblioteko. Ekde 1906 li vivis en Koloĵvaro. Li verkis plurajn pedagogiajn, ekleziajn kaj historiajn artikolojn. El liaj tradukaĵoj elstariĝis liaj Friedrich Schiller-tradukaĵoj; li verkis hungarlingvajn tekstojn al oratorioj de Robert Schumann kaj Ludwig van Beethoven.
Verkoj ĉefaj
redakti- Eötvös költészete (Bp., 1874);
- A Bethlen-kollégium a közelebbi években és ma (Kolozsvár, 1889);
- A nagyenyedi Bethlen-kollégium (Kolozsvár, 1889);
- Vallomások és kérdések (Kolozsvár, 1901);
- Csernáton Márton (Egy enyedi diák története) (Bp., 1904).
Fonto
redakti- Magyar Életrajzi Lexikon [1]