Ferros

municipo en la subŝtato Minas-Ĝerajso de Brazilo

Ferros (portugale: Fehos, feroj) estas urbo en subŝtato Minas-Ĝerajso, Brazilo. Ĝi estas en distanco de 180 km de la minasa ĉefurbo Belo Horizonte. Laŭ IBGE en 2010, la urbo havas 10.725 da loĝantoj.

Ferros
municipo de Brazilo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Brazilo
Regiono    Sudorienta regiono
Subŝtato  Minas-Ĝerajso
Mezoregiono Metropolitana de Belo Horizonte
Mikroregiono Itabira
Poŝtkodo 35800-000 a 35809-999
Telefonkodo 31
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9 590  (2022) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 19° 14′ S, 43° 1′ U (mapo)-19.231944444444-43.022777777778Koordinatoj: 19° 14′ S, 43° 1′ U (mapo) [+]
Alto 1 260 m
Areo 1 088,8 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC-03:00
Ferros (Brazilo)
Ferros (Brazilo)
DEC
Ferros
Ferros
Situo de Ferros

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ferros [+]
vdr

La nomo de la urbo venas de la fakto, ke la pioniroj venantaj por esplori oron kaj aliajn altvalorajn-mineralojn lasis siajn ilojn (kiel ŝovelilo, pioĉo, ktp) ĉe la bordo de la rivero Sankta Antonio. Pro kvanto de feraj iloj en la loko, ĝi estis nomata "dos Ferros" (portugallingva signifo: de la feroj). La urbo estis fondita je la 23-a de Septembro 1883.

Ferros estas la naskiĝurbo de la brazila verkisto Roberto Drummond kaj havas Kulturan Centron en lia memorhonoro. La plej fama libro de Drummond estas Hilda Furacão, kiu ankaŭ estis televida romano.