Fiŝlago Staňkov (ĉeĥe: Staňkovský rybník, antaŭe konata sub nomoj Velký Soused kaj Velký Bystřický rybník) estas per areo la oka plej granda fiŝlago en Sudbohemia regiono kaj la dekdua en la tuta Ĉeĥa respubliko. Ĝi estas la kvara plej granda en distrikto Jindřichův Hradec. Ĝi trocviĝas sude de Bohemio en la katastra teritorio de municipo Staňkov ĉe ŝtatlimo kun aŭstra federacia lando Malsupra Aŭstrio, kkiu kondukas sur ties orienta bordo en diverse granda distanco de ĝi. La akva areo havas areon 241 ha. Ĝi estas la plej profunda kaj la plej volumena fiŝlago en Ĉeĥio, sed indikoj pri ĝia profundeco tre diferenciĝas: 8,5 m,[1] aŭ 16 m.[2] La tera ŝutita digo estas 160 m[1] ĝis 170 m[2] longa kaj 14 m,[1] aŭ 16 m[2] alta kaj ĝi retenas proksimume 6,63 mil. m³[1] aŭ 20 mil. m³[2] da akvo. La fiŝlago estas longa 6 km kaj ĝia perimetro estas 25 km. La akvokolekta areo havas grandecon 124 km². Ĝi situas en supermara alteco 469 m.

Fiŝlago Staňkov
ĉeĥe: Staňkovský rybník
fiŝlago
Fiŝlago Staňkov
Oficiala nomo: Staňkovský rybník
Kromnomo: Velký Soused, Velký Bystřický rybník
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Jindřichův Hradec
Municipo Staňkov
Historia regiono Bohemio
Montaro Javořica montetaro
Situo Fiŝlago Staňkov
 - alteco 469 m s. m.
 - koordinatoj 48° 58′ 39″ N 14° 57′ 15″ O / 48.97750 °N, 14.95417 °O / 48.97750; 14.95417 (mapo)
Areo 2,41 km² (241 ha)
Baseno Baseno Třeboň
Fondo 1550
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Staňkovský rybník
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

La fiŝlago estis fondita fare de Mikuláš Ruthard z Malešova en la jaro 1550 precipe pro inundoj sur rojo Koštěnický potok. Ĝi do plenumas simila retencian funkcion kiel Rožmberk. Devene la fiŝlago nomiĝis Soused, pli poste Velký Bystřický. Eblas, ke devene ĉi tie estis lago barita per roko, en kiun estis elrompita galerio por ellasejo - simile kiel ĉe fiŝlago Dvořiště.

Pluaj fotoj redakti

Ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Vlček, Vladimír. (1984) Vodní toky a nádrže. Praha: Academia.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Procházka, Luděk. (2001) Třeboňsko a horní Lužnice. Soubor turistických map 1:50 000. Praha: Trasa. ISBN 80-85999-72-2.

Literaturo redakti

  • Štefáček Stanislav, Encyklopedie vodních ploch Čech, Moravy a Slezska, Staňkovský rybník (s. 251), Nakladatelství Libri, Praha, 2010 ISBN 978-80-7277-440-1