Violonisto sur la tegmento
Violonisto sur la tegmento (angle Fiddler on the Roof) estas muzikalo kiu por la unua fojo estis prezentita sur Broadway je la 22-a de septembro 1964. La rakonto estas bazita je la origine jidlingva libro Tevje la laktovendisto (טבֿיה דער מילכיקער) el 1894 de la rus-juda verkisto Ŝolom Alejĥem. En 1971 la muzikalo estis filmita fare de Norman Jewison kun la aktoro Ĥaim Topol kiel ĉefrolulo Tevje; tiu filmo estis tiam tre sukcesa kaj montris per tro feliĉa vidpunkto la vivon de tradiciaj judoj en la Cara Rusio. Iu judo havas kvin edziniĝontajn filinojn; iun tagon li dungas urban studenton kiel instruisto de la plej junaj filinoj, sed poste ne kontentas ĉar la studento estas iom radikale progresema. La filmo atingis tri Oskarojn.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/0/07/215px-Fiddler_on_the_roof_poster.jpg)
Konataj kantoj el la muzikalo, komponitaj fare de Jerry Bock (dum la kroman muzikon en la muzika filmo de 1971 komponis John Williams), estas: "If I Were A Rich Man" (Se estus mi riĉulo), "Sunrise, Sunset" (Sunleviĝo, sunsubiro) kaj "Matchmaker, Matchmaker, Make Me A Match" (Svatisto, svatisto, svatu min).
Eksteraj ligiloj
redaktiVersioj de la kanto "If I Were A Rich Man" (Se estus mi riĉulo)
- teksto en angla versio, kun prezento de la kanto fare de Ĥaim Topol en la filmo de 1971,
- jidlingva versio en sinkroniza interpreto de Ŝmuel Rudenski,
- franclingva versio en sceneja interpreto de la kantisto Ivan Rebroff (teksto) kaj
- germanlingva interpreto de la sama kantisto, ĉiuj filmetoj en la retejo YouTube