Fiescher-Glaĉero

Fiescher-Glaĉero (germane Fieschergletscher) estas granda valglaĉero en la Bernaj Alpoj en Kantono Valezo, Svislando. La glaĉero havas longecon de 15,35 km, averaĝan larĝecon de 1 km kaj kovras kun tributglaĉeroj areon de 34,21 km².

Fiescher-Glaĉero
Fiescher-Glaĉero
glaĉero
Geografia situo CH1903: 654353 / 149852 (mapo)46.4977777777788.1466666666667Koordinatoj: 46° 30′ N, 8° 9′ O; CH1903: 654353 / 149852 (mapo)
Fiescher-Glaĉero (Svislando)
Fiescher-Glaĉero (Svislando)
DEC
Fiescher-Glaĉero
Fiescher-Glaĉero
Map
Fiescher-Glaĉero
Longeco 15,35 km
Larĝeco 1 km
Areo 34,21 km²
Glacikvanto 4 km³
Elfluanto(j) WeisswasserRodano
Jara retiriĝo/kresko 39,5 m retiriĝo en 2007
Glaĉeroj de Svislando
vdr

Priskribo redakti

Sian originon Fiescher-Glaĉero havas je alteco de 4000 m s.m. je la orienta deklivo de Gross Fiescherhorn. Postkiam ĝi malsuprenfluis je la unuaj 2 km 700 m ĝi poste fluas je nur ankoraŭ malforta deklivo suden. Je ĝia okcidenta flanko situas Grünhorn (4044 m s.m.) kaj Wannenhorn (3906 m s.m.) kaj gian orientan flankon formas la rokkresto de Finsteraarhorn (4274 m s.m.). Je ambaŭ flankoj alfluas malgrandaj deklivglaĉeroj. Je la suda piedo de Finsteraarrothorn (3530 m s.m.) alfluas de oriento la entute 5 km longa glaĉerduopo konsistanta el Studer- Glaĉero (germane Studergletscher) kaj Galmi-Glaĉero (germane Galmigletscher), kiuj havas preskaŭ saman larĝecon kiel Fiescherglaĉero.

En ĝia suba parto Fiescher-Glaĉero fluas suden tra profunda valo inter Wannenhorn en okcidento kaj la kresto de Wasenhorn en oriento. En somero, kiam la neĝokovrilo fordegelis ĉi tie prezentiĝas griza glaĉero kovrita kun ŝtoneroj de la mezmorenoj, materialo, kiu falis de la krutdeklivoj. La frunto de la glaĉerlango situas nuntempe je alteco de 1700 m s.m.. Ĉi-tie fontas la rivero Weisswasser kiu fluigas la degelakvon de la glaĉero al Rodano, al kiu ĝi alfluas apud Fiesch.

Historio redakti

Dum la kulmino de la Eta Glaciepoko en la mezo de la 19-a jarcento Fiescher-Glaĉero estis ankoraŭ 1 km pli longa kaj ĝia lango havis signife pli grandan volumenon, tiel ke ĝi per flanklango transfluis la rokbaraĵon de Titter. Post 1950 tiu-ĉi flanko tamen fordegelis.

Altmontara Turismo redakti

Je la sudokcidenta deklivo de Finsteraarhorn situas proksimume 100m super Fiescher-Glaĉero la Finsteraarhorn-Kabano de Svisa Alpismo-Klubo (SAC) je alteco de 3048 m s.m.. La kabano servas kiel haltejo dum larĝaj plurtagaj glaĉerturoj de Jungfraŭjoch aŭ de Lötsch-Valo al Grimselpasejo.

Eksteraj ligiloj redakti