Filmtett estas hungarlingva kina fakrevuo en Rumanio. Ekde junio 2000 ĝi aperas ĉiumonate en la urbo Kluĵo. La revuo estis eldonita unue de asocio Moebius Egyesület, ekde 2005 de tiucele nove fondita asocio Filmtett Egyesület. Kvankam estas informoj pri novaperantaj filmoj kaj ties kontribuantaj aktoroj, reĝisoroj, scenaristoj kaj aliaj ligitaj temoj, aparta fokuso estas la historio de kinarto kaj ties produktaĵoj.

Eksteraj ligiloj redakti