FilobatojPhyllobates estas genro de venenaj sagetranoj indiĝenaj de Centra kaj norda Suda Ameriko, el Nikaragvo al Kolombio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Filobatoj
Ora venenrano (Phyllobates terribilis)
Ora venenrano (Phyllobates terribilis)
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Amfibioj Amphibia
Ordo: Anuroj - Anura
Subordo: Neobatrachia
Superfamilio: Dendrobatoidea
Familio: Dendrobatedoj Dendrobatidae
Genro: Filobatoj Phyllobates
Duméril kaj Bibron, 1841
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La genro de Filobatoj (Phyllobates) enhavas la plej venenan specion de rano, nome la ora venenrano (Phyllobates terribilis). Estas tipa de tiuj venenaj saget-ranoj, ke ĉiuj specioj estas tre brilkoloraj, kaj havas variajn gradojn de veneneco. Nur la specioj de Phyllobates estas uzataj de indiĝenoj de sudamerikaj triboj kiel fonto de veneno necesa por ties ĉas-sagetoj. La plej venena el la multaj venenaj alkaloidoj kiujn tiuj ranoj elsendas el ties haŭtoj estas la batraĥotoksino, sed ili sekrecias ankaŭ ampleksan nombron de aliaj venenaj komponaĵoj.

Taksonomio redakti

Phyllobates (el antikva greka por "foligrimpanto") enhavis multajn el la specioj kiuj estas nune ene de la genro Ranitomeya.[1] Tamen, ĝi nune ĝuste enhavas la jenajn ses membrojn:

 
Kaptiva antaŭplenkreska specimeno de ora venenrano (Phyllobates terribilis).
  • Specigrupo P. lugubris
    • Phyllobates aurotaenia (Boulenger, 1913)
    • Phyllobates lugubris (Schmidt, 1857)
    • Phyllobates vittatus (Cope, 1893)
  • Specigrupo P. bicolor
    • Phyllobates bicolor (Duméril kaj Bibron, 1841)
    • Phyllobates sp. aff. aurotaenia[2]
    • Phyllobates terribilis (Myers, Daly, kaj Malkin, 1978)

Referencoj redakti

  1. Stefan Nilsson (2004), The Frog Prince-Royalty or Hallucination? Poisons of the Amphibian Skin (PDF), Bioscience Explained [1] Alirita la 12an de Marto 2017.
  2. "Google Translate". google.com.