Finn-samea lingvaro
Urala lingvaro > Finn-ugra lingvaro > Finnoperma lingvaro > Finna-volga lingvaro > Finn-samea lingvaro
Finn-samea lingvaro estas unu el grupoj de Urala lingvaro. Kune kun volgaj lingvoj tiuj ĉi lingvoj formas grupon de finna-volgaj lingvoj. La ligoj inter finna-sameaj kaj volgaj lingvoj rompiĝis ĉirkaŭ jaro 1000 kiam la slava loĝantaro etendiĝis norden. Finn-samea lingvaro havas du subgrupojn nome samea lingvaro kaj baltmara finna lingvaro.