Flávio VIANNA DE ULHÔA CANTO [flavjo viana djuljoa kanto], pli konata kiel Flávio CANTO (naskiĝis en la 16-a de aprilo 1975, en Oksfordo), estas brazila ĵudisto, specialisto en grundbatalo.

Flávio
Brazila ĵudisto
Brazila ĵudisto
Persona informo
Naskiĝo 16-a de aprilo 1975
en Oksfordo, Anglujo
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo
Familio
Edz(in)o Fiorella Mattheis
Okupo
Okupo ĵudisto • ĵurnalisto
TTT
Retejo https://flaviocanto.com
vdr

Vivo redakti

Flávio Canto naskiĝis en Oksfordo, Anglujo, kie lia patro faris doktoriĝan kurson pri nuklea fiziko. Kun du jaroj li translokiĝis al Brazilo, sed de naŭ ĝis 11 jaroj li akompanis sian familion dum la postdoktoriĝa kurso de sia patro kaj tiam loĝis en Kalifornio, Usono, kie li komencis surfi. La malsano astmo, kiun li suferis kiam infano, igis lin praktiki naĝadon, tamen kun 14 jaroj Canto decidis akompani sian plej junan fraton dum trejnoj de ĵudo, ambaŭ influitaj de la olimpika ĉampiono Aurélio Miguel, ĉampiono en Seulo, 1988.

Ĉar li komencis praktiki ĵudon relative malfrue, Canto sentis sin en malavantaĝaj kondiĉoj rilate al siaj oponantoj. Tial, por superi tiun malavantaĝon, li trejnis intense kaj estis akceptita en la brazila teamo de ĵudo nur 5 jarojn post kiam li ektrejnis la sporton.

La sportista vojo redakti

Flávio rapide komencis elstariĝi en la nacia teamo kaj en 1995 konkeris bronzmedalon en la Tutamerikaj ludoj de Mar del Plata. La sekvontan jaron li atingis la 7-an lokon en la Olimpiko de Atlanta kaj en 1999 li konkeris arĝentmedalon la Tutamerikaj ludoj de Winnipeg. En 2000 oni forte atendis lin kiel ĉefan ĵudiston en la kategorio mezmeza, tamen li perdis dum la selektcelaj disputoj kaj partoprenis la Olimpikon de Sidney kiel kromĵudisto. Post tiu ioma malsukceso, li ree akiradis bonrezultojn kaj reprezentis Brazilon dum la Tutamerikaj Ludoj de Sankta Domingo en 2003, kie fariĝis ĉampiono, kaj en la Olimpiko de Ateno en 2004, en la kategorio mezmeza, kie konkeris bronzmedalon.

En la sekvintaj jaroj Canto akiris pli grandan rimarkitecon kaj estis konsiderita unu el la plej bonaj kaj respektindaj brazilaj sportistoj, elektite de la Brazila Olimpika Komitato la plej bona ĵudisto en 2006. Nuntempe, krom profesia sporta agado, Canto ankaŭ prelegas kaj propagandas pri ĵudo kaj treinas junulojn por tiu sporton.

La filantropia projekto redakti

Post la perdo esti inter la ĉefĵudistoj en la Olimpiko de Sidnejo, Canto estis profunde trafita kiel sportisto, tamen profitis la momenton por pripensi kaj decidis profiti la okazon por instrui ĵudon al junuloj en filantropia projekto okazanta en la komunumo Rocinha, en Rio-de-Ĵanejro. Iom poste la projekto frontis konsiderindajn financajn malfacilaĵojn kaj estis nuligita. Por daŭrigi la klasojn, Canto kreis kun la helpo de amikoj la Instituton Reação ("Reago"), neregistara organizo sen profitceloj aganta en malriĉaj komunumoj de Rio-de-Ĵanejro, kiel Rocinha, Pequena Cruzada, Cidade de Deus kaj Tubiacanga. Ĝia ĉefa celo estas favori la homan disvolviĝon kaj la socian inkluzivigon pere de ĵudo kaj similcelaj agadoj - kulturaj promenadoj, eksterlerneja kromstudado, anglalingvaj lecionoj ktp.

Hodiaŭe la instituto prizorgas ĉirkaŭ 6 mil infanoj kaj junuloj, aĝaj inter 4 kaj 25 jaroj. La juna mondĉampionino de 2008, Rafaela Lopes, estis unu el tiuj junuloj zorgitaj de Instituo Reação.

Kelkaj konkeroj redakti

  • Bronzo en la Tutamerikaj Ludoj de Mar del Plata en 1995.
  • Arĝento en la Tutamerikaj Ludoj de Winnipeg en 1999.
  • Oro en la Sudamerikaj Ludoj en 2002.
  • Oro en la Tutamerikaj Ludoj de Sankta Domingo en 2003.
  • Bronzo en la Olimpiko de Ateno en 2004.
  • Dek medaloj en Mondaj Pokaloj.
  • Sepfoja sudamerika ĉampiono (1995, 1996, 1997, 1998 e 2000,2002, 2004).
  • Kvinfoja tutamerika ĉampiono (1997, 1999, 2003, 2004, 2006).
  • Trifoja monda vicĉampiono en teamoj (1998, 2007 kaj 2008)

Eksteraj ligiloj redakti