Olimpika flago de Ĉina Tajpeo (Tajvano)

nomo de Tajvano, kelkfoje uzata en internaciaj organizaĵoj

La "Olimpika flago de Ĉina Tajpeo" estas uzata de la sportistaj teamoj de la Respubliko Ĉinio (kutime en Esperanto simple Tajvano laŭ la ĉefa insuloj de ĝi), kiuj konkuras sub la titolo "Ĉina Tajpeo" dum la Olimpikoj kaj aliaj internaciaj eventoj, anstataŭ la flago kaj nomo de la Respubliko Ĉinio. Tio estas rezulto de la kompleksaj politikaj rilatoj inter la Respubliko Ĉinio kaj la Ĉina Popola Respubliko. La olimpika flago estas uzata ekde 1981, post la decido de la Internacia Olimpika Komitato ke teamoj de la Respubliko Ĉinio ne (plu) povus konkuri sub la nomo aŭ flago de la lando.

la "flago de Ĉina Tajpeo"
en komparo: la oficiala flago de Tajvano

Pro tiu ĉi limigo, la Nacia Himno de la Respubliko Ĉinio ankaŭ ne povus esti ludita kiam la teamo gajnas medalojn, do, anstataŭe, la "Nacia Flaga Himno de la Respubliko Ĉinio" estas ludata dum la flaglevado de la medalceremonio.

La flago centre montras la bluan ĉielon kun blanka suno (la emblemo de la Respubliko Ĉinio kaj de la politika partio Kuomintango) kaj la olimpiajn ringojn, ĉirkaŭitajn de kvin-petala prunarba floro (la nacia floro de Tajvano) desegnita en ruĝa, blanka kaj blua koloroj (la koloroj de la flago de Tajvano).

Aldone al ĝia uzo en la olimpikoj, kelkaj firmaoj agantaj en kontinenta Ĉinio uzas la ĉinan flagon de "Ĉina Tajpeo" anstataŭ la flago de Tajvano por reprezenti Tajvanon ĉar la la registaro de la Ĉina Popola Respubliko ne rekonas Tajvanon kaj siajn simbolojn.