Flago de Alĝerio

ŝtata flago

La flago de Alĝerio (arabe علم الجزائر, france Drapeau de l'Algérie) konsistas el du samlarĝaj vertikalaj strioj, verda kaj blanka, kun ruĝaj stelo kaj duonluno en la mezo. En la flago, blanko reprezentas pacon; verdo reprezentas naturon sed estas ankaŭ koloro de Islamo; ruĝo reprezentas la sangon de la mortintoj de la milito de Alĝerio okazinta inter 1954 kaj 1962 por sendependiĝi el Francio; la stelo kaj la duonluno reprezentas Islamon.

Flago de Alĝerio
Flago de Alĝerio
Flago de Alĝerio
nacia flago
Lando  Alĝerio
Uzo 111110
Proporcio 2:3
Priskribo Ruĝa stelo kun duonluno en la mezo de du vertikalaj strioj verda kaj blanka
Oficialigo 3-a de julio 1962
Flago de Alĝerio
Flago de Alĝerio
Uzo 000001
Proporcio 2:3
Priskribo Kiel la kutima flago, sed kun ruĝaj ankroj en la angulo
Oficialigo 27-a de junio 1963 (modifita en 1995)
vdr

La flago oficialiĝis la 3-an de julio 1962, sed la ekzilita registaro jam uzadis similan flagon ekde 1958.

La aspekto de la flago devenas el la standardo de la emiro Abdel Kadir, el la 19-a jarcento, kiu konsistis el du samlarĝaj vertikalaj strioj, verda kaj blanka; ĝi ankaŭ parte ŝuldiĝas al la flago de la alĝeria dependa registaro inter la 16-a kaj la 19-a jarcento, kiu konsistis el blanka duonluno kaj stelo sur ruĝa fono (same kiel la nuntempa flago de Turkio; konsiderindas, ke dum tiuj jarcentoj Alĝerio estis parto de la Otomana Imperio). Krom la ĉi-menciitaj similaĵoj, la historio de la flago de Alĝerio nekonatas; eble oni inspiriĝis el flago kreita en 1928 de la naciisto Messali Hadj. La koloroj blanko, verdo kaj ruĝo estas facile pravigeblaj per ilia ofteco en historiaj flagoj de islamaj landoj.

Ĉiuj alĝeriaj ŝipoj uzas la kutiman landan flagon krom tiuj de la Alĝeria Nacia Ŝiparo, kies flago distingiĝas per aldono de du ruĝaj ankroj en la supra maldekstra angulo.

Historiaj flagoj redakti

Vidu ankaŭ redakti