Flago de Kostariko

La nacia flago de Kostariko estis oficiale adoptita la 27-an de novembro 1906. Tamen, la blua, blanka kaj ruĝa horizontalaj dizajnoj estis kreitaj kaj uzitaj ekde 1848 kiam Kostariko forlasis la Unuiĝintajn Provincojn de Centra Ameriko kaj deklaris sin suverena respubliko. Pacífica Fernández, edzino de la prezidanto José María Castro Madriz kreis ĝin inspirita sur la koloroj de la flago de Francio. La ŝtatflago inkludas la blazonon de Kostariko, dum la civila flago preterlasas la blazonon.

Civila flago
Varianto

La blua koloro signifas la ĉielon, idealismon kaj persistemon. La blanka koloro signifas pacon, saĝecon kaj feliĉon. La ruĝa koloro signifas la sangon disverŝita de la martiroj en defendo de la lando, same kiel la varmeco kaj malavareco de la homoj. La strioj estas en la rilatumo 1:1: 2:1: 1.

La flago de Kostariko estas simila al la flago de Tajlando, kiu 11 jarojn poste estis adoptita. Ĝi ankaŭ similas al la flago de Nord-Koreio.

Ruĝa, blanka, kaj blua memoras la kolorojn de la franca Trikoloro. Blua kaj blanka estis la koloroj de la origina flago de la Unuiĝintaj Provincoj de Centrameriko.