Flago de Nord-Koreio

La Flago de Nord-Koreio estis adoptita la 8-an de septembro 1948 kiel la nacia flago. La ruĝa stelo de Komunismo povas esti vidata en ĉi tiu flago sur blanka disko. Nord-Koreio originale adoptis "taegeuk" post la sendependeco disde Japanio kun la simbolo de Jino kaj Jango en la sudkorea flago sed poste reviziis ĝin kaj pli proksime reflektas tiun de Sovetunio. La flago estis adoptita en 1948, kiam Nord-Koreio iĝis sendependa komunista ŝtato. La tradicia korea flago estis ruĝa, blanka, kaj blua. La lando retenis tiujn kolorojn (kun reganta ruĝo) kaj aldonis ruĝan stelon sur blanka disko. La disko memoras la Taegeuk trovitan sur la flago de Sud-Koreio, kaj reprezentas la principojn de naturo. La ruĝa strio esprimas revoluciajn tradiciojn. La ruĝa stelo estas por Komunismo. La du bluaj strioj signifas suverenecon, pacon kaj amikecon. La blanka strio simbolas purecon. La flago de Nord-Koreio iomete similas al la flagoj de Tajlando kaj Kostariko.

Ekzistas malmultaj aliaj konataj flagoj en uzo. Ekzistas flago por la armeo de la koreoj, same kiel siaj du subfakoj la aerarmeo kaj mararmeo.