Flago de Lesoto

ŝtata flago

La nuna flago de Lesoto, adoptita je la 4-a de oktobro, 2006, montras horizontalan trikoloron (bluan-blankan-verdan) kun nigra basota ĉapelo en la mezo. La desegno, enkondukita por honori la 40-an datrevenon de la nacia sendependiĝo, laŭraporte intencas speguli paceman orientiĝon por la lando.

la flago de Lesoto

Antaŭaj flagoj redakti

 
flago de 1966-1987

La unua flago de Lesoto enkondukiĝis je la 4-a de oktobro, 1966, la tago de la sendependiĝo de Lesoto. Ĝi montris okulfrapan blankan basotan ĉapelon. La bluo simbolis la ĉielon kaj pluvon, la blanko pacon, la verdo teron, kaj la ruĝo fidon.

 
flago de 1987-2006

Novan flagon oni adoptis je la 20-a de januaro, 1987, post armea puĉo kiu eloficigis la Basotan Nacian Partion post 20-jara regado. Helbruna tradicia basota ŝirmilo kune kun lanco kaj klabo anstataŭis la basotan ĉapelon kiel ĉefan emblemon. Ankaŭ la kolora skemo ŝanĝiĝis, kun triangula blanka kampo simbolanta pacon. La malsupra diagonalo enhavis bluan strion por pluvo kaj verdan triangulon por prosperado.

Kvankam la armea reĝimo cedis la regadon al demokratia registaro en 1993, la flago restis kaj okazigis polemikojn pro ĝia asociiĝo kun la antaŭa reĝimo, kaj daŭre kreskis postuloj, ke oni ŝanĝu ĝin.change it.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti