Blazono de Lesoto

ŝtata blazono

La ŝtata blazono de Lesoto estas en uzo ekde la 4-a de oktobro 2006, post la 40-a datreveno de sendependeco de Lesoto en 1966. Bildigita estas krokodilo sur "Basuto"-ŝildo. Tiu estas la simbolo de la dinastio de la plej granda etneco de Lesoto, la sotoj. Malantaŭ la ŝildo estas du krucitaj armiloj, lanco kaj klabo. Maldekstre kaj dekstre de la ŝildo du Basuto-ĉevaloj flankigas kaj subtenas la ŝildon. Sube videblas rubando kun la nacia devizo de Lesoto: Khotso, Pula, Nala (sota lingvo, tradukita "Paco, Pluvo, Prospero"). La krokodilo sur la ŝildo estis retenita de la blazono de Basutolando, la antaŭulo al Lesoto.

Blazono de Lesoto
La blazono de Lesoto
La blazono de Lesoto
Lando:  Lesoto
Uzata ekde: 2006
vdr

Vidu ankaŭ redakti