Flago de Taloso

flago
(Alidirektita el Flago de Reĝlando Taloso)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La flago de Taloso estas la oficiala flago de Taloso. La verda koloro simbolas la monarkion kaj ĝian grandanimecon kaj la ruĝa koloro simbolas la talosanojn kaj ilian persistemecon. Ĉi tiu versio de la flago estis adoptita la 2-an de marto 1981. Komence la flago ankaŭ posedis blankan strion, sed tio tro similis al aliaj specoj de flagoj kaj estis forlasita. La flago devas esti inversigita kiam Taloso militas, same kiel la flago de la Filipinoj.

Flago de Taloso
nacia flago
Lando  Taloso
Kromnomo El Bicoloreu
Proporcio 4:7
Oficialigo 2-a de marto 1981
vdr