Flago de San-Francisko

La flago de la urbo San-Francisko en Kalifornio bildigas fenikson leviĝantan el fajro. Ofte esprimiĝis la supozo ke temus pri simbolo de la urbo restariĝanta post la tertremo de 1906 kaj sekvaj bruloj. Tamen, la flago mem datiĝas plurajn jarojn pli frue, ĉirkaŭ la jaro 1900. Ĝi estis oficiale adoptita kiel la flago de la urbo la 16-an de decembro 1940.

la flago de San-Francisko