Flago de Valo de Kaŭko

La flago de Valo de Kaŭko estas la ĉefa oficiala simbolo de la kolombia departemento de Valo de la Kaŭko. Estis unuafoje adoptita la 26an de junio 1811 de la Konfederaciaj Urboj de Valo de Kaŭko dum la sendependisma revolucio, kiam la Konfederaciaj Urboj deklaris sian sendependecon de Hispanujo.[1] Oficiale estis adoptita de la departemento per la reglamento departementa #146 de la 31an de decembro 1960.

Flago de Valo de Kaŭko
Flago de Valo de Kaŭko
Flago de Valo de Kaŭko
flago de provinco aŭ subŝtato
Lando  Valo de Kaŭko
Uzo 010000
Proporcio 2:3
Priskribo Trikoloro kun du egalaj horizontalaj kampoj blanka kaj bluĉiela, enkadrigita de arĝenta rando.
Oficialigo 26-a de junio 1811 de la Konfederaciaj Urboj de Valo de Kaŭko
Reoficialigo 31-a de decembro 1960 de la Valo de la Kaŭko
Aŭtoro Generalo José María Cabal
vdr

Historio redakti

La origino de la flago oni atribuas al la Generalo José María Cabal, kiu estris la sendependismajn fortojn en la Valo de Kaŭko, kaj en sonĝo havis vidon de la Virgulino de la Senmakula Koncepto, kiu portis ĉielan kaj blankan mantelon. La Generalo adoptis ĉi tiujn kolorojn por la sendependisma movado de la Konfederaciaj Urboj kaj jam atinginte sian sendependecon, ĉi tiuj urboj uzis ĝin kiel sia emblemo.[2]

Signifo redakti

La flago komponiĝas de du horizontalaj strioj, de egala grandeco kaj de blanka kaj bluĉiela koloroj, enkadrigitaj de arĝenta rando.[3] Konforme al la nuntempa interpretado, ĝiaj koloroj signifas:

  • Bluĉiela: La sincereco, honesteco kaj lojaleco.
  • Blanka: La paco, beleco kaj pureco.
  • Arĝenta: La integreco, obeado kaj senmalico.

Polemiko redakti

Kaj la simboleco de la flago kaj ties oficiala adoptado per reglamento, estis pridubitaj de malsamaj gravuloj  valkaŭkanaj, kiuj diras ke la koloroj tute ne reprezentas regionon.

Fakte, multaj entoj malcentralizitaj de la Valo elektis uzi la ruĝan koloron por identigi sin, ekzemple:

La kritikoj al la flago ofte temas pri tio ke la aktualaj koloroj estas tre palaj, kio tute ne spegulas la plenkoloraj pejzaĝoj de la departemento kaj ke la flago estas tro rilata al la katolika religio por lando kiu sinplokamas laika.[7]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Banko de la Respubliko de Kolombio. «Hechos y gentes de la primera república colombiana (Popayán 1810-1816)» (hispane). Arkivita el la originalo je 2012-07-01. Alirita 072016. Alirita la januaro 2016.
  2. Departemento de Valo de Kaŭko. Bandera y esucudo del Valle (hispane). Arkivita el la originalo je 2011-08-19. Alirita 072016. Alirita la januaro 2016.
  3. Departemento de Valo de Kaŭko. «Valle Department (Colombia)» (angle). Alirita 072016. Alirita la januaro 2016.
  4. Departemento de Valo de Kaŭko. «Símbolos de la Universidad del Valle: La bandera» (hispane). Arkivita el la originalo je 2012-10-11. Alirita 072016. Alirita la januaro 2016.
  5. Departemento de Valo de Kaŭko. «Instituto del Deporte, la Educación Física y la Recreación del Valle del Cauca» (hispane). Alirita 072016. Alirita la januaro 2016.
  6. Departemento de Valo de Kaŭko. «Instituto Financiero para el Desarrollo del Valle del Cauca» (hispane). Alirita 072016. Alirita la januaro 2016.
  7. Departemento de Valo de Kaŭko. «¿Quién tiene la razón? (hispane). Alirita 072016. Alirita la januaro 2016.