Flago de la Acoroj

La flago de la Acoroj estas simila al la flago de Portugalio uzita de 1830-1910, krom tio ke la portugala blazono estis forigita de la centro, kaj estis anstataŭita de la akcipitro (en portugala açor), la simbolo de la Acoroj.

Koloroj redakti

Bluo kaj blanko ĉiam estis la tradiciaj koloroj de la portugala nacio, unue en la nuna blazono de Henriko grafo de Portugalio. Ĉe la pinto de la Portugala Interna Milito, en la frua 19-a jarcento, la Acoroj funkciis kiel grava liberala fortikejo, kie la elstara Duko de Tercejro luktis kontraŭ la absolutistoj gviditaj de Dom Miguel. La koloroj de la flago estis tiel adoptitaj de la portugala liberala flago, por montri la gravan rolon de la Acoroj en la establado de konstitucia monarkio en Portugalio.

La nuna flago de la Acoroj estis plejparte bazita sur la flago unue uzita de la Acora Liberiga Fronto, dekstrema sendependisma movado kiu aperis post la Revolucio de la Diantoj, pro la timo de Portugalio iĝi sovetia marioneta ŝtato. Laŭ la organizaĵo, blua kaj blanka signifis portugalan klasikan liberalismon, kiel kontraŭa al la "totalismaj socialistaj fortoj" kiuj dominus la landon fine de la 1970-aj jaroj.

Simboleco redakti

La nomo de la insularo venas de la portugala vorto açor (akcipitro), kio laŭsupoze estis ordinara birdo dum la eltrovaĵo. Tamen tiuj birdoj neniam ekzistis sur la insuloj, ili fakte estis loka subspecio de la buteo (Buteo buteo), kiu estis erare identigita kiel akcipitro fare de la unuaj esploristoj. La birdo sur la flago celas montri tiun historian eraron.