Flava orobanko (Orobanche flava) estas parazita senklorofila herboplanto de la familio de Orobankacoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flava orobanko
Orobanche flava
Orobanche flava
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliofitoj
Klaso: Verdukotiledonoj Eŭdikotoj
Ordo: Lamialoj Lamiales
Familio: Orobankacoj Orobanchaceae
Genro: Orobanko Orobanche
L.
Specio: Orobanche flava, Mart. iam F.W.Schultz, 1829
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Infloresko.

Ĝi estas el 15 al 40 cm alta. Ĝi ne havas foliojn, aŭ estas reduktitaj al iuj spiralecaj skvamoj. La radikoj estas faskoformaj kaj setlas sur la radika sistemo de la parazitata planto. La tigo estas stara, rekta kaj sen branĉoj.

La polinigo estas farata de insektoj, la reproduktado per malgrandegaj semoj el infloreskoj, kiuj estas transportataj de insektoj el tipo de formikoj.

Tiu specio estas parazita de la specioj de la genroj Petasites, Tussilago kaj Adenostyles (familio Asteracoj).[1]

Notoj redakti

  1. Sandro Pignatti, Flora d'Italia. Volume secondo, Bologna, Edagricole, 1982, p. 615, ISBN 88-506-2449-2. p. 615