Flavbeka sito
Flavbeka sito, Sitta solangiae, estas eta paseroforma birdo. Ĝi apartenas al sita genro. Simile kiel aliaj membroj de sitedoj (krom roka sito kaj persia sito) ĝi loĝas en arbaraj aŭ arbar-similaj teritorioj.
Flavbeka sito | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Flavbeka sito
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Sitta solangiae (Delacour, 1930) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Aspekto redakti
Ĝi estas 12.5 al 13.5 cm longa birdo, kun blankecaj subaj partoj ĉefe ĉe gorĝo, bluecaj supraj partoj kaj nigraj markoj en frunto kaj traokula strio kiu kontrastas kun flava iriso, do estas simila al la proksima parenco nome Velurfrunta sito, sed sen tiom blueca dorso (flugiloj) kaj kun flava beko anstataŭ ruĝa, kio nomigas la specion.
Disvastiĝo redakti
Vjetnamo, Laoso kaj Hainan, Ĉinio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montarbaroj. Ĝi estas minacata pro perdo de habitato.
Nutrado redakti
Ili manĝas ĉefe insektojn.
Vivmaniero redakti
Ili ne estas gregemaj.
Reproduktado redakti
Ili nestumas en arbotruoj.
Libroj redakti
- Tits, Nuthatches and Treecreepers, Harrap and Quinn, (angle) ISBN 0-7136-3964-4
- The Nuthatches, Erik Matthysen, Academic Presss 1998, (angle) ISBN 0-85661-101-8