Flavkrona parulio

(Alidirektita el Flavkrona mjoboro)

La Flavkrona parulio (Myioborus flavivertex) estas birdospecio de la familio de Paruliedoj kaj genro de Mjoboroj kiuj karakteras pro montrado de blankaj eksteraj vostoplumoj kaj havo de malhelaj supraj partoj kaj flavaj al ruĝaj subaj partoj. Ĝi estas endemia de arbaroj de altaj teroj en Sierra Nevada de Santa Marta en Kolombio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavkrona parulio
Flavkrona parulio
Flavkrona parulio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Myioborus
Specio: 'M. flavivertex'
Myioborus flavivertex
(Salvin, 1887)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas, simile al ĉe aliaj membroj de la genro, specio kun malhelaj supraj partoj kaj tre flavaj subaj partoj, sed temas pri specio kun tre klaraj distingiloj. Plej rimarkinde estas en nigra kapo tre kontrasta kaj markata helflava makulo en kapopinto, kio nomigas la specion en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie flavivertex signifas “kun flava vertico”. Krome estas helbrunflava al flavoranĝaj markoj el supra okulo al suba frunto kaj en supra gorĝareo, dum la resto de la kapo estas nigra. La dorso estas tre olivverdeca dum la flugiloj kaj vosto estas nigrecaj, tiu lasta kun blankaj bordoj, kiel ĉe la resto de la genro. Okuloj, fortika beko kaj kruroj estas nigraj. Ankaŭ estas tre malgranda nigra makuleto en supra mentono subbeke.

Referencoj redakti