La MjoborojBlankavostuloj estas birdoj de la familio de Paruliedoj en la genro Myioborus. La nomo de Blankavostuloj aludas al la blankaj eksteraj vostoplumoj kiuj estas elstara karaktero de la membroj de tiu genro. Konfuzige ili estas foje nomataj erare “ruĝvostuloj”, ĉefe en Centra kaj Nordameriko, dum Blankavostuloj uziĝas ĉefe en Sudameriko kaj estas la nomo rekomendita de la IOC.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mjoboroj
Myioborus miniatus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Myioborus
Genroj de subdivizioj

M. pictus
M. miniatus
M. castaneocapillus
M. brunniceps
M. pariae
M. albifacies
M. cardonai
M. torquatus
M. melanocephalus
M. ornatus
M. albifrons
M. flavivertex

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La ĉefa hejmo de la Blankavostuloj estas norda Sudameriko, kvankam kelkaj specioj havas teritoriojn laŭlonge de Andoj tiom for suden kiom ĝis nordokcidenta Argentino, dum aliaj havas teritoriojn norde tra Centrameriko kaj tiom norden kiom ĝis Usono. Plej parto de specioj estas limigitaj al montararbaroj. La prauloj de la parulioj de Myioborus, kun tiuj de la genro Basileuterus ŝajne koloniigis Sudamerikon frue, eble antaŭ kiam ĝi ligiĝis al la norda subkontinento, kaj tiuj du genroj havigas plej parton de la specioj de parulioj kiuj estas loĝantaj en tiu regiono.

Specioj en taksonomia ordo redakti

La Blankavostuloj estas loĝantaj birdoj de montaraj arbaroj kaj arbustaroj, kie ili manĝas insektojn, foje kiel parto de miksita kunmanĝantaro.

Plej parto de Blankavostuloj estas 13-13.5 cm longaj kun malhelgrizaj aŭ malhelaj olivecverdaj supraj partoj, escepte pro la blankaj eksteraj vostoplumoj kiuj onte estas montrataj ceremonie. Plenkreskulo havas brilkoloran ruĝan, oranĝan aŭ flavan ventron. Multaj specioj havas kontrastajn nigrajn, rugecajn aŭ flavajn kronojn aŭ or distingajn vizaĝobildojn, ofte kun blankaj aŭ flavaj “vitrokuloj” ĉirkaŭ la okuloj.

La Bunta parulio, la plej norda formo, estas pli granda (15 cm longa) kaj havas diferencajn plumarbildon, kanton kaj kutimaron el la aliaj blankavostuloj. Ĝi estas ankaŭ la ununura specio kiu estas parte migranta, kaj ĝi povus eble meriti estis lokata en separatan genron.

Ambaŭ seksoj estas similaj, kiel ĉe plej parto de loĝantaj tropikaj parulioj, ĉar ili pariĝas porvive, kaj havas malmultan neceson de seksa dimorfismo, malkiel multaj migrantaj specioj kie la masklo bezonas reklamadi teritorion kaj averti la partnerojn ĉiujare.

Referencoj redakti