La Flavokula silvio, Chrysomma sinense, estas birdo kiu troviĝas en malfermaj herbejoj kaj arbustaroj de suda Azio. Ĝi estis tradicie lokata en la familio de Timaliedoj. La genro Chrysomma de brunecaj birdoj pli helaj sube formas, kune kun siaj parencoj, kladon kun la paradoksornitoj kaj la Silvioj kaj pro tio ili estis translokigitaj al familio de Silviedoj (Jønsson & Fjeldså 2006).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavokula silvio
Flavokula silvio
Flavokula silvio

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Chrysomma
Specio: Ch. sinense'
Chrysomma sinense
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ĉe Hodal, Faridabad, Harjano, Barato.

Tiu specio estas ĝenerale malhelbruna supre kaj tre kontraste blanka sube kun nur iom da bruneca nuanco en ventro kaj la vizaĝo dividita en bruna orelareo tre kontrasta kun la tre blanka gorĝo kaj en blanka superokula strizono el la supra beko, kiu estas fortika kaj nigreca kun iom da horizontala brido. En la angulo de ambaŭ koloroj en la vizaĝo elstaregas la okulo kun flava iriso (kio nomigas la specion) kaj ruĝeca okulringo. La kruroj estas oranĝecaj.

Referencoj redakti

  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 52730, Chrysomma sinense, 10a Majo 2006. Malplej zorgiga.
  • Collar, N. J. & Robson, C. 2007. Family Timaliidae (Babblers) Pp. 70 - 291 in; del Hoyo, J., Elliott, A. & Christie, D.A. eds. Handbook of the Birds of the World, Vol. 12. Picathartes to Tits and Chickadees. Lynx Edicions, Barcelona.
  • Jønsson, Knud A. & Fjeldså, Jon (2006): A phylogenetic supertree of oscine passerine birds (Aves: Passeri). Zoologica Scripta 35(2): 149–186. COI::10.1111/j.1463-6409.2006.00221.x (HTML resumo)

Eksteraj ligiloj redakti

Bildaro redakti