Flirtantaj muŝoj (latine muscae volitantes) aŭ floseroj estas malgrandaj nigraj makuloj, kiujn oni vidas ene de la okulo, ili povas esti simptomo de kelkaj okulaj malsanoj. La plej banala kaŭzo de floseroj estas disiĝo de vitreo.

Arta bildo de flirtantaj muŝoj (muscae volitantes) kontraŭ blua ĉielo.

Tiu estas fiziologia fenomeno, t.e. biologie normala. Ĝi aperas je tre varia aĝo, statistike ĉirkaŭ la 50-a jaraĝo. Ĉe miopuloj vitreo povas disiĝi multe pli frue; ofte ĝi estas sensimptoma. Dum infanaĝo, vitreo plenigas la tutan spacon inter retino kaj kristalino, ĝia konsisto similas gelatenon ĉirkaŭ pasteĉo; kiam oni maljuniĝas, ĝi moliĝas kiel ovblankaĵo, disiĝas disde la okulfundo (la retino), falegas kaj pendas kiel kurteno, malantaŭ la kristalino. La floseroj respondas al ĉelamasoj elŝiritaj el la fundo de l' okulo ; praktike oni ne povas tion kuraci: oni devas vivi kun ili, ilin senzorgi; pensi ke ilia opakeco heliĝos, kaj ke spontane la cerbo laŭ la tempo forgesos ilin. Nur kelkfoje vitreo malgluiĝante deŝiras retinon. Tiuj malbonŝancaj, tre maloftaj kazoj neprigas ekzamenon de la okulfundo post pupila dilato: senurĝe se la floseroj estas malnovaj, rapide se ili ĵus aperis, ĉar ĝi povas esti simptomo de retina disiĝo.

Eksteraj ligiloj redakti

  • Ĉi tiu artikolo legita esperante ĉe YouTube