Floßbach (Eckbach)

La rojo Floßbach (elparolu: [flOsbaĥ]), je la supra parto ankaŭ nomata Landgraben, aŭ pli precize GrünstädterGrünstadter Landgraben, estas 8,1 longa alfluanto de la rivereto Eckbach en la nordorienta parto de Palatinato, federacia lando Rejnlando-Palatinato. La rojo fluas nur sur la teritorioj de la urbo Grünstadt kaj la komunumoj Obersülzen kaj Dirmstein kiuj apartenas al la komunumaro Grünstadt-Land.

Floßbach
tuj post la renaturigado
Floßbach nordöstlich von Dirmstein
(la plej supra el tri retenbasenoj)
rivero
Bazaj informoj
Situo Palatinato, Rejnlando-Palatinato, Germanio
Rivera reto Rejno
Longeco 8,1 km
Fluo
Fonto en Grünstadt kiel „Landgraben“
- Alteco super marnivelo 164 m
Enfluejo en en Grünstadt en la rivereton Eckbach
- Alteco 100 m
Geografio
Trairataj urbetoj Grünstadt
Trairataj komunumoj Obersülzen, Dirmstein
Alfluantoj
- Dekstraj Sausenheimer Graben
vdr
la rojo Floßbach inter Obersülzen kaj Dirmstein supre de la renaturiga zono

Geografio redakti

La Floßbach ekestas en Grünstadt per la kunfluo de pluraj fontrojoj, kiuj nomiĝas ĉi tie Gräben (= fosaĵoj) kiuj situas ene de la urbo. Poste la rojo fluas orienten al Obesülzen, kie alfluas la Sausenheimer Graben, kiu nur havas akvon dum kelkaj periodoj de la jaro. Ekd tie la akvejo nomiĝas Floßbach. Ĝi fluas je la suda rando de la montetoj Wörschberg (alteco 165) kaj Schneckenberg (alteco 143 m) Je la suda deklivo de la monteto Stahlberg (alteco 134 m) eĝi fluas preter Dirmstein suden. supre de la muelejo Niedermühle la rojo fluas de maldekstre en la rivereton Eckbach.

 
renaturigado en Dirmstein (2008): malakrigo de la riverbordo

Literaturo redakti

  • Walter Lampert: 1100 Jahre Grünstadt, Stadtverwaltung Grünstadt, 1975
  • Topografische Karte Nr. 6414, Grünstadt West, 1:25.000
  • Topografische Karte Nr. 6415, Grünstadt Ost, 1:25.000

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti